La novaj vestoj de la Imperiestro

Kejserens nye Klæder
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Hans Christian Andersen
Lingvoj
Lingvo dana lingvo
Eldonado
Eldondato 7-a de aprilo 1837
Ĝenro literatura fabelo
vdr

"La novaj vestoj de la Imperiestro" (dane Kejserens nye Klæder) estas mallonga rakonto verkita de la dana aŭtoro Hans Christian Andersen, pri du teksistoj kiuj promesas al imperiestro novan kostumon el vestoj kiuj laŭ ili estas nevideblaj al tiuj kiuj ne taŭgas por siaj postenoj, stultoj, aŭ malkompetentaj. Kiam la Imperiestro paradas antaŭ siaj subuloj vestante siajn novajn vestojn, neniu kuraĝas diri ke ili vidas nenion el vestoj sur li por ne esti konsiderataj "ne taŭgaj por iliaj postenoj, stultoj, aŭ malkompetentaj". Finfine, infano krias, "Sed li survestas nenion entute!" La rakonto estis tradukita al ĉirkaŭ 100 lingvoj.[1]

Ilustraĵo de Vilhelm Pedersen, unua bildisto de Andersen

"La novaj vestoj de la Imperiestro" estis unuafoje publikigita kun "La marvirineto" en Kopenhago, fare de C. A. Reitzel, la 7an de Aprilo 1837, kiel la tria kaj fina ero de la Eventyr, fortalte for Børn. Første Samling de Andersen. La rakonto estis adaptita al diversaj artoformatoj, kaj la titolo de la rakonto, la frazo "La imperiestro ne havas vestojn", kaj diversaj variaĵoj estis adoptitaj por uzado en nombraj samnomaj aŭ similnomaj aliaj verkoj kaj ankaŭ estas uzata kiel idiotismo.

  1. Andersen 2005a 4

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne